Malaj virusoj minacas la ikonojn sur via labortablo! Certigu, ke la virusoj ne atingu la ikonojn, eliminante ilin ĝustatempe. Vi povas fari tion per pluraj armiloj: tranĉilo, revolvero, mitralo, flamĵetilo kaj grenado. Certaj virusoj povas esti eliminataj nur per certaj armiloj. Vi povas ankaŭ voki ambulancon, la disko-purigon aŭ la fajromuron por helpo. Kolektu la tutan monon kaj la aliajn gratifikojn, por fariĝi eĉ pli forta en la batalo kontraŭ la virusoj. En ĉi tiu ludo vi povas elekti tri malfacileco-gradojn: facila, normala kaj malfacila. Amuziĝu ludante ĉiujn 25 nivelojn de ĉi tiu ludo. Ju pli malproksimen vi atingos, des pli malfacilaj ili fariĝos!